Soneto pri manko de saĝo
kie estas intelektuloj? 
kial ili tute silentas? 
ĉu ili socion ne sentas? 
ne vidas ke regas stultuloj? 

bedaŭre pavimaj gazetoj 
apogas nur liberalismon 
ili forĵetis altruismon 
pri justo restas nur pecetoj 

filozofo kontraŭatakas 
laŭ li malekzistantan Dion 
kaj ne komprenas kio krakas 

je ĉiuj okazoj bankedoj 
dum plimulto havas nenion 
burokratiĝas europedoj
Zuriko, la 11an de januaro 2005