Soneto pri telefonado
telefonis mia Barbara 
demandis ĉu io ŝanĝiĝis 
mi ankoraŭ ne malboniĝis 
ŝi zorgas pri mi - mia kara 

mi formas kuraĝon por planoj 
skribante ĉar mi skribas daŭre 
tio min tristigas bedaŭre 
kaj forigas de la kompanoj 

sola - certe entute sola 
sentempa ankaŭ senmezura 
kaj iam mi estis petola 

kiam venas plena malpleno 
tiam pejzaĝo aventura 
min helpas por digna elteno
Zuriko, la 14an de januaro 2005