Soneto pri kruelsoldaĉoj
soldataĉoj en Babilono 
faras ne nur homajn torturojn 
sed detruas antikajn murojn 
ambaŭkaze estas "miskono" 

pro tio ili prenas soldojn 
kaj ankaŭ aldone premiojn 
se ili tutajn emporiojn 
detruas ankaŭ kultur-oldojn

ili ĉiuj kredas je Dio 
almenaŭ en prudaj deklaroj 
kaj ankaŭ pri purgatorio 

pro mia blasfema malbeno 
tiuj moralaĉaj husaroj 
iros al infera fajr-sceno
Zuriko, la 16an de januaro 2005