Soneto pri gravaj eretoj
okupita pri bagateloj 
mi pri gravegaĵoj forgesis 
eretoj signife progresis 
kaj kelkaj fariĝis eĉ steloj 

kvin sanktuloj en kalendaro 
de antiktempo ĝis empiro 
ĉu estos loko por Ŝekspiro 
kiu flugas tra epokaro 

Ŝekspiro estis katoliko 
tiam grundo por mortopuno 
ĝusta por sanktula portiko 

l’ afero ŝajnas tute eta 
sed gravas ĝia oportuno 
kiu ne plu restas diskreta
Zuriko, la 19an de januaro 2005