Soneto ruĝa kiel sango
ruĝa makulo sur grizeco 
ruĝa ĉemizo kaj fulardo 
ruĝa pelerino - reĝgardo 
ruĝa reveno al vanteco 

ruĝa surogat-liberigo 
ruĝa bruligo de aŭroro 
ruĝa humilo sen furoro 
ruĝa generaci-intrigo 

ruĝa koloro nin ekscitas 
ruĝa estas sorta verdikto 
ruĝa lanterno nin iritas 

ruĝa povas esti ardeco 
ruĝa estas Irak-konflikto 
ruĝa ĥaosa sovaĝeco
Zuriko, la 24an de januaro 2005