Soneto pri frostitaj rozoj
mi estis ĉi tie mallonge 
eĉ mi ne flamigis kamenon 
sentante frostan volumenon 
diablo forpelis min gonge 

tamen apude de portalo 
en neĝo sep rozoj ruĝiĝis 
pro vintro tute ne ŝanĝiĝis 
mi dubis ĉu estas realo 

ĉu froston eltenos arbusto 
kiel longe agos kolore 
dum kristaliĝos glacikrusto 

tiuj kaj aliaj demandoj 
pinĉis la naturon favore 
ĉe silentbastionaj randoj
Bastiono de Silento, la 3an de januaro 2005