Soneto pri unu koncerto
mil naŭcent okdek dua jaro
Okcident-Berlin’ – l’ fera kurten’ 
koncertis mi en „Quartier Latin“ 
la tridekan de januaro 

mi kantis mokante militon 
alie mi tute ne povis 
poeme konvinki mi provis 
mian filon - milit-dungiton 

por ke li ne pafu al homoj 
kaj nun jam post multegaj jaroj 
simile sonas kontraŭstaroj 

sed en la enhavaj simptomoj 
aperas nuntempaj amaroj 
ankoraŭ pli danĝeraj baroj
Zuriko, la 30an de januaro 2005