avino flegadis kutimon tajli ungojn kaj sen sekvestro forĵeti ilin tra fenestro kantante iun popolrimon pro tio mi neniam sidas en iu surstrata kafejo rememorante pri loĝejo en kiu mi avinon vidas mi fantazias pri unkaĵo aŭ pri simila defalaĵo en mia bongusta trinkaĵo se avino aŭ eble avo ĵetas ion vi kriu "bravo!" eĉ sendepende de enhavo