Soneto pri Ulm-datreveno
mi scias ke en Ulm mi skizis 
la plej altan katedralturon 
nun mi iaman aventuron 
kun ducentdatreveno frizis  

unu generalo malvenkis 
sed lin ŝatas literaturo 
la nomo troviĝas sur muro 
apud kiu bravulo benkis 

revenu ni al katedralo 
de kiu interno aspektas 
kiel seka stacidomhalo 

restaĵetoj de la skulpturoj 
iom per mizero reflektas 
atestante pri la kulturoj
Zuriko, la 19an de oktobro 2005