Soneto je ludo pri morgaŭ
Rafał Blechacz venkis konkurson 
Lech Kaczyński venkis balotojn 
humileco ne ŝatas fotojn 
sed petas insiste remburson 

"fartu bone avo!" vi krios 
aĝulo kiam rapidiĝas 
certe survoje malfortiĝas 
poste li eĉ asimetrios 

ŝi povus esti naŭdekjara 
mi jam estas pli aĝa ol ŝi 
morta stampo fariĝis klara 

iu skribis de Nov-Zelando 
kun kora gesto pri tio ĉi 
kio tedis nin en Pollando
Bastiono de Silento, la 25an de oktobro 2005