Soneto pri hop-poezio
en multaj poeziaj paĝoj 
en interreto oni vidas 
ke nur folkloro dirlididas
en la aŭtoraj mem-omaĝoj 

en tiuj simplaj vortkompostoj 
sen iu enhava profundo 
fluanta pensuma inundo 
akvigas nin per tempokostoj 

sen rimoj pro tio facila 
kaj krome kun lingvokripleco 
ne gravas ĉu estas utila 

ofte uzata apostrofo 
kiel hop-oryginaleco 
devigas min dormi sur sofo
Zuriko, la 26an de oktobro 2005