Soneto pri disreviĝintaj
presmedioj kompromitiĝis 
en Germanio en Pollano 
ĉar agis je iu komando 
kiu en realo perdiĝis 

inteligentaj ĵurnalistoj 
estas malmultaj - ĉiu dando 
agas per eŭforia skando 
laŭ volo de politikistoj 

oksidita blondino regas 
en poltelevido lingvaĉe 
kaj neniu bruto ŝin negas 

brutaro okupas herbejon 
kaj proponas muĝe kaj klaĉe 
jam baldaŭ ŝanĝi agentejon
Zuriko, la 27an de oktobro 2005