Soneto pri kvar jugoslavoj
kvar majstroj venis al loĝejo 
serbo kaj kosova albano 
kroato kaj montenegrano 
por ŝanĝi stovojn en manĝejo 

parolis nur serbokroate 
kaj laboris tute konkorde 
rapide solide agorde 
neniu agis apostate 

Tito hikas en sarkofago 
miras tamen estas kontenta 
pri tiu frateco momenta 

laboro sub alia flago 
pacige ligas kverelantojn 
montrante devajn variantojn
Zuriko, la 5an de oktobro 2005