Soneto pri persona stato
sur l' tuta mondo homoj scias 
ke unu pola okulisto 
la unua esperantisto 
estis sed kelkaj frustracias 

tiam Pollando ne ekzistis 
kaj poloj havis ŝtatanecon 
de okupantoj eĉ sklavecon 
tamen ĉe poleco persistis 

mi loĝas en alia lando 
la amon mi flustras germane 
nur flagras simila rubando 

sed tio nenion signifas 
pri personeco eĉ spontane 
mem mian staton mi modifas
Zuriko, la 8an de oktobro 2005