Soneto graca por legado
se Barbara ne estas hejme 
skribado ne iras favore 
Norvid alvenas la plej kore 
aŭ televida klaĉo sejme 

legado estas komplezema 
ne lacigas sen frustracio 
inspiro ne ŝajnas racio 
en mia menso konsumema 

verkado min forte absorbas 
eĉ se ekestas bagateloj 
obligacio temojn sorbas 

paĝo post paĝo - kuras vido 
tra rabadoj koruptoj ŝteloj 
sed sen mia sekur-insido
Zuriko, la 10an de novembro 2005