Soneto pri mia velĉapo
H. BORYS vendis al mi l' ĉapon 
en Varsovio ĉe la strato 
PUŁAWSKA okdek du - la dato 
ŝanĝigis mian viv-etapon 

estis la unua vojaĝo 
al Pollando post multaj jaroj 
kompreneble kun kontraŭstaroj 
nun trapasas dudekjaraĝo 

kiom da ŝtormaj sistemŝanĝoj 
kiom da maroj kaj riveroj 
kiom da flanĝoj kaj aranĝoj 

vidis la ĉapo velnaviga 
ĝi rolis en teatraj sferoj 
kaj en Venecio moviga
Zuriko, la 12an de novembro 2005