Soneto kun ava kanono
rigardis mi festajn novaĵojn 
en la pola teleprogramo 
okazis familia dramo 
mia avo kreis fuŝaĵojn 

en polaj legioj li servis 
ĉe unu sola grandkanono 
oni filmis ĝin dum admono 
pafo okulon ne prezervis 

kaj tiun ĉi kruelmomenton  
mi ekvidis kaj mi eĉ kriis 
ĉar mi konis tiun eventon  

iam mi ne kredis pri tio 
sed nun mi kredas - mi eksciis 
ke vera estas l' historio
Zuriko, la 13an de novembro 2005