Soneto kun libro veneta
Predrag Matvejević eldonis 
libron "Alia Venecio" 
plenan de halucinacio 
en bona senco min admonis 

nun ankoraŭfoje travivi 
iamajn veneciajn tagojn 
vekante aliajn imagojn 
por mian memoron derivi 

hodiaŭ la festo de sano 
tio signifas ke Barbara 
hospitaliĝis kun ĉampano 

vintre ni en Zuriko restos 
sed printempe denove kara 
Venecio nin tre molestos
Zuriko, la 21an de novembro 2005