Soneto pri du frostaj tuboj
ŝi revenis de l' hospitalo 
kaj domo denove viviĝis 
eĉ se la majstroj ne majstriĝis 
kaj malvarmiĝis varmdetalo 

temas pri tuboj en banĉambro 
kiuj ĉiam estis varmegaj 
kaj nun okazis frostumegaj 
ĉe ni ne ie en Alhambro 

la afero estas ridinda 
do ni ridegas ĉar fakuloj 
diras ke varmo estas binda 

feliĉe loĝĉambroj hejtiĝis 
meze kaj ankaŭ en anguloj 
sed majstroj tamen ne prestiĝis
Zuriko, la 29an de novembro 2005