Soneto por la pluminismo
Dio - mallongigo de pensoj 
aŭ la penso universala 
por homoj estas imagmala 
staranta super ĉiuj mensoj 

diversaj teorioj falis 
nun falas ankaŭ darvinismo 
en politiko pluminismo 
jam aŭtoritatojn vualis 

mi devas nepre matenmanĝi 
kaj trarigardi la gazetojn 
poste kelkajn kazojn aranĝi 

kun Dio estas pli sekure 
malscio havas interpretojn 
por Dio ne agu konkure
Zuriko, la 6an de novembro 2005