Soneto pri la laĆ­reato
Harold Pinter videon sendis  
kun Nobel-premia parolo 
pri usona perfida rolo 
mi tiun enhavon atendis 

li agas kun granda konvinko 
kaj klare esprimas vidpunkton
montras perforton kaj korupton 
de povantoj en moralsinko 

por li okupo de Irako 
estas fripona agresio 
alvokas por protesta klako 

kion diras usonservistoj? 
jes ili servas kun pasio 
kion pensas esperantistoj?
Zuriko, la 10an de decembro 2005