Soneto de iama kontraŭ...
al Estimata Generalo 
mi volis sendi telegramon 
ĉar mi jam forgesis malamon 
al kontraŭnacia batalo 

"mi gratulas Vian kuraĝon 
militstato estis bezona 
ĉar nuna stato maladmona 
elvokas por homoj domaĝon" 

poste estis simlaj formuloj 
apude "sanon kaj bonŝancon" 
estis "kompaton pro stultuloj" 

"sendepende de ŝtataj povoj 
mi deziras tujan avancon 
al marŝalo sen pluraj provoj"
Zuriko, la 14an de decembro 2005