Soneto je kazo Austerlitz
jes en alia dimensio 
li ne scias ke li jam mortis 
ĉar li kapablecon kunportis 
ne plu revenos al sesio 

ĉi tie restas la meritoj 
(Austerlitz iu remomoras 
dum homaj kadavroj fetoras) 
ankaŭ ŝuldoj kiel evitoj  

tamen estas io nobela 
en ekzisto kaj malekzisto 
de homo - bela kaj malbela 

morto ĉiam ŝajnas la sama 
temp-punkto eĉ malgraŭ rezisto 
poste spuro ne ĉiam drama
Zuriko, la 2an de decembro 2005