Soneto pri la centjarfesto
ĉe familio Weidmann festo 
okaze de la centjariĝo 
trapasis kun granda prestiĝo 
kaj kun fromaĝ-kuka digesto 

maestro diris interese 
pri la fiera historio 
de l' zurika esperantio 
futuro aspektas promese 

fotoj kiuj kuŝis sur tablo 
estis fascinaj unikaĵoj 
por mi persone kiel fablo 

de Zamenhof foto farita 
en Zuriko inter raraĵoj 
nun en SONETADO kaŝita
Zuriko, la 21an de decembro 2005