Soneto tempe postkristnaska
ni estas forte envolvitaj 
en tradicio malŝatata 
tamen profite aprobata 
kun ambicioj malsolvitaj 

ekzemple ni ofte prikantas 
la insurekciojn perdintajn 
kaj malmemoras la venkintajn 
pro tio historio hantas 

en Zakopane en Halama 
sur virino mortis poeto 
mi dormis en lito la sama 

kaj pri tiu morto mi pensis 
erotiko fariĝis peto 
pri tio kion mi ne censis
Zuriko, la 27an de decembro 2005