Soneto inter SONETADO
enskribi la novan soneton 
al dekdujara SONETADO 
devigas min al memorado 
por fari tre longan enketon 

en la kvindek sesa mi venkis 
poemkonkurson - bagatelo 
sen vortoj kaj ankaŭ sen celo 
tamen ĝustan sencon mi benkis 

Wiktor Woroszylski post jaroj 
en Berlino jene persvadis 
ke li per eraro min gradis 

"esplorema ĉe ĉiuj varoj" 
tra l' sorto ĉiece mi vadis 
parte fadis parte paradis
Zuriko, la 5an de decembro 2005