Soneto prezidentelekta
Claude Janiak gvidis la kunsidon 
de l' ambaŭĉambra parlamento 
pri elekto de l' prezidento 
oni tuj akceptis validon 

Moritz Leuenberger - por jaro  
dumilsesa reprezentados 
Svision - dufoje tirados 
feste al svisa loĝantaro  

popolpartio - oponanto 
per sia vana populismo 
nocas por federaciismo 

feliĉe la parlamentanoj 
plejparte agas sen ĉikanoj 
kontraŭe al ĉefaroganto
Zuriko, la 7an de decembro 2005