Soneto pri sorĉaj aferoj
denove venas rememoro 
pri tempo antaŭ kvindek jaroj 
kun malmaturaj kontraŭstaroj 
je ĉiam l' unua amoro 

nun Genovefa sendas sorĉojn 
pri kiuj mi kredas sincere 
ankaŭ praktikas tute vere 
en silentbastiona porĉo 

ŝi lastatempe restas trista 
pro tio ke homoj foriras 
kaj restas memoro persista 

"Genja - ni ĉiuj iam mortos" 
mi skribas al ŝi kaj mi diras 
ŝi tuj sorĉan pendolon portos
Zuriko, la 9an de decembro 2005