Soneto je la malebleco
mankis alskribitaj sonetoj 
kaj mi blasfeme diris ĉion
"ne kara vi faros nenion 
pro interretaj eraretoj"

feliĉe Kilu kontraŭsorte 
riparis la komputilaĵojn 
mi ne plu aŭdis kverelaĵojn 
sed mi nun fartas preskaŭ morte 

neniu ŝuldas pro paneo 
kaj neniu volas klarigi 
ĉu morgaŭ okazos hokkreo 

la vivon de l' tago al l' tago  
oni provas ofte intrigi 
per ne tuj rekonata blago
Zuriko, la 12an de februaro 2005