Soneto pri dubaj amuzoj
en Zuriko se mi memoras 
Sinjoro Dio intervenis 
ĉiam uragano alvenis 
nun ankaŭ terure vaporas 

Tutpovanto ne ŝatas kiĉon 
imitan pseudokarnavalon 
ŝercsurogaton kaj banalon 
ankaŭ iluzian feliĉon 

falsan muzikon kovras pluvo 
vento surdigas saksofonojn 
ĉu eble alvenos diluvo? 

kelkaj volas fari programon 
ideologiigi tonojn 
preparante la Guggen-dramon
Zuriko, la 13an de februaro 2005