Soneto pri vintroreveno
nun vintro denove revenis 
vibrante per vento freneza 
por kloĉardoj tempo tre peza 
multajn de ili morto prenis 

ĉiuj jam aŭdis pri frostigo 
ĉiutage pro frosto mortas 
homoj kaj presaĵoj raportas 
ĉu estas sufiĉa instigo? 

por protektadi mizerulojn
doni al ili varmvestaĵojn 
helpante tiujn frenezulojn 

homo por homo estu frato 
sentante ankaŭ aliaĵojn 
ne ĉiam zorgante pri trato
Zuriko, la 18an de februaro 2005