Soneto pri vorto „patrujo“
diru – kio estas patrujo? 
estas tero sur kiu homoj 
kultivas kampojn kun legomoj 
eĉ tiam kiam mankas tujo 

la kredo ke lingvo komuna 
plenumas patrujan kondiĉon 
estas falsa ĉar malfeliĉon 
faris Jugoslavio puna 

kvar lingvojn posedas Svisio 
sed forton de la identeco 
kreas labora idilio  

l’ nocio perdas la prestiĝon 
se per la ŝtata perforteco 
oni intensigas vertiĝon
Zuriko, la 2an de februaro 2005