Soneto pri oftaj demandoj
mi skribis ofte pri demandoj 
kaj ankaŭ mi simple demandis 
tiel mi sian scion fandis 
nenion sciante pri fandoj 

ekzemple pri la matureco
mi homojn akre nervozigis 
kaj ridante same instigis 
por ploro kaj asekureco 

"sinjoro ĉu vi povas diri 
kial homo tre ofte timas 
eĉ ne povas pro timo spiri?"

"ho kara demandu saĝulojn
ĉar mi tion false esprimas" 
knabo demandis frenezulojn
Zuriko, la 28an de februaro 2005