Soneto pri la taŭgaj lokoj
lefte dekstre aŭ en la mezo 
la plej bone supre troviĝi 
kaj de tiu loko moviĝi 
laŭ situacio kaj prezo 

per risko oni povas fali 
sed por ke ne tuj elreviĝi 
oni devas frue vertiĝi 
iu vin volas forregali 

tiam estu postmodernisto 
kaj ridu al svisa fromaĝo 
aŭ eble konjunkturalisto? 

pli facile karnavalisto 
sen ideologia saĝo?
kaj mi restos aventuristo
Zuriko, la 4an de februaro 2005