Soneto ĉe la komunumo
ekzemplo - svisa komunumo 
en kiu homo fartas certe 
pri tio mi diras aserte  
laŭ efekta referendumo 

kvardek procentoj ĉiam restas 
por lokaj komunaj bezonoj 
kaj preni pli estas miskonoj 
tiam ŝtato homojn molestas 

ĉiam decidas loĝantaro 
pri solvoj de siaj problemoj 
eĉ se malbongustas amaro 

ĝuste rekta demokratio 
sola inter mondaj sistemoj 
funkcias bone en Svisio
Zurych, la 6an de februaro 2005