Soneto genealogia
Iza Schmidt sendis la leteron 
ĉar ŝi serĉas familianojn 
havante delikatajn manojn 
ŝi tuŝis miajn propran sferon 

„mi nomiĝis iam Skorupska
kaj mia praavo – Moseo 
kiu estas via ideo?”
afero fariĝis embuska 

lastminute mi rememoris 
pri Edward Wojtakowski – fonto  
genealogia kaj voris 

la temon sendante al estro 
europonto@europonto 
dum ludis klezmera orkestro
Zuriko, la 10an de marto 2005