Soneto pri Czesława Łachut
mi ŝatas skribi esperante 
eĉ se tio min nervozigas 
ĉar enhavojn malutiligas 
nerealecon proponante 

hodiaŭ lernej-amikino 
festas dusesan naskotagon 
mi tamen ne havas imagon 
kiel gratuli al polino 

mi uzas la lingvon por arto 
kiel rimedo por artaĵoj 
laŭ la bela vorto BONFARTO 

ŝi devas kredi pri deziroj 
eĉ se kreskas abstraktaj draĵoj 
sen kompreno sed kun suspiroj
Zuriko, la 12an de marto 2005