Soneto pri festaj nomtagoj
nomtagoj laŭ pola kutimo 
estas pli gravaj ol naskiĝaj 
pro katolikismo prestiĝaj 
mentale alia animo 

por mi grava estas intimo 
ĉar homo estas pli persona 
ne jarkalkula sed admona 
je tute alia estimo 

hieraŭ nomfestis Edvardo 
kaj hodiaŭ festas Jozefo 
jam bondeziris ilin bardo 

la dua estas kapitano 
neniam velanta kun refo 
Ochotnicki - je via sano
Zuriko, la 19an de marto 2005