Soneto pri kutimŝanĝado
sur iu disvolvo-etapo 
al homoj plaĉas naciflagoj 
ne sentante ke estas plagoj 
kun diversaj limoj sur mapo 

tre longe daŭras flagosentoj 
poste homaro maturiĝas 
kaj flaga kutimo perdiĝas 
alvenas amikec-eventoj 

jes Bastiono de Silento 
estas restaĵ' de respubliko 
kiun nun okupas Zuriko 

pri tiu ĉi okupacio 
neniu plu scias kontente 
eĉ se ĝi daŭras evidente
Zuriko, la 2an de marto 2005