Soneto pri la sama pado
"ĉien bone - hejmen plej bone" 
per ŝipo tra lazura Rejno
tre konata europa vejno 
varme sed ankoraŭ admone 

reveno al la sama pado 
okazas ofte disreviga 
vidindaĵo restas instiga 
sed belo agas kiel fado 

unuafoje - la malkovro 
poste jam okazas kaota 
simple respegula manovro 

alvenas revo pri bankuvo 
ĉar korpo okazas bankrota 
rapide proksimiĝas pluvo
Bastiono de Silento, la 29an de marto 2005