Soneto pri lerta ekzisto
katastrofoj senmezureblaj
la duan tagon de Kristnasko
kaj la duan tagon de pasko 
ĉu tiuj kazoj estas eblaj? 

per tiu ĉi asociigo 
mi ne volas esti sorĉisto 
nek iu stranga spiritisto 
jen fluas nur la pensinstigo 

tiu averto aŭ admono 
pri la defendo de naturo 
ne venas ofte kiel kono 

ni ne povas ekzisti certe 
je la nekonata futuro  
sed ni vivu pro tio lerte
Bastiono de Silento, la 30an de marto 2005