Soneto sen koalicio
historio donas ekzemplojn 
ke paktantoj de aliancoj 
prede kverelas pri nuancoj 
kaj ruinigas paktajn templojn 

en Irako frata pafado 
italo inon liberigis 
kaj jankioj lin tuj mortigis 
jen formo de kunlaborado 

ne funkcias demokratio 
eĉ tiam kiam ni tre volas 
sen aŭ kun pakta garantio 

vana estas demonstracio 
dum Romo funebre konsolas 
la mondon je koalicio
Zuriko, la 6an de marto 2005