Soneto nur pri iluzio
kiel mi kun mi min pritraktas 
por si mem mi agas alie 
sed preskaŭ ĉiam idilie 
nur mian volon mi kontraktas 

verŝajne ĉiu pensas tie 
ĉar ĉiuj estas egoistoj 
jes jes ankaŭ esperantistoj 
revas pri sorĉo nostalgie 

por aliaj ni havas restojn 
de tio kion ni ne volas 
havi – reklamajn maldigestojn 

l’ mondo estus ege malbona 
mi per ĉi tio nur petolas 
realeco ŝajnas fripona
Bastiono de Silento, la 12an de aprilo 2005