Soneto - kio povus esti
se ni vivus miloj da jaroj 
ni scius certe pli pli multe 
tamen malmultaj agus stulte 
kiel ĉiam inter najbaroj 

homoj ne plu estus enviaj 
envio fariĝus enua 
ekestus fortego kongrua 
kun gajnaj agadoj sociaj 

bestoj estus ege prudentaj 
ne permesus ilin mortigi 
homaj pekoj fariĝus pentaj 

sed tamen ni vivas mallonge 
tial ni volas nin fortigi 
por premi nian ĝojon sponge
Bastiono de Silento, la 15an de aprilo 2005