Soneto pri morto de papo
la plej grava homo de l’ mondo 
venkinto de kruel-sistemoj 
foriris al ĉielaj skemoj 
navigas jam sur kosma ondo 

detruanto de komunismo 
per konvinko neis militon 
eĉ se oni dian dungiton 
suspektis pri oportunismo 

oni diris – konservativa 
sed li nur estis konsekventa 
kaj per la verko progresiva 

funebro… laŭ tempo dekliva 
sekvanto estos kompetenta 
heredo papa restas viva
Bastiono de Silento, la 2an de aprilo 2005