Soneto pri nia dueco
mondo interna kaj ekstera 
limon difinas eta pordo 
interne ĉikana distordo 
ekstere distanco libera 

diferenco ligas en spaco 
unuflanke tempa sufoko 
duaflanke tuta epoko 
kun fabelriĉega sagaco 

ni tamen volonte revenas 
al sufokigata interno 
kaj tie ni pensojn kurtenas 

malkontente ni mokmurmuras 
damnite sakras pri vivkerno 
poste denove forveturas
Bastiono de Silento, la 21an de aprilo 2005