Soneto - kredo de Ŝekspiro
Ŝekspiro estis katoliko 
oni povis lin senkapigi 
aŭ almenaŭ malliberigi 
tragika okazus efiko 

angloj ne skribas pri afero 
kaj tio estas komprenebla 
sekreta informo tre febla 
venas laŭ brita maniero 

en enhavoj de liaj dramoj 
troviĝas morto kaj perfido 
ludas ilin teatrteamoj 

ni scias „reĝo estas nuda“ 
krom tio preta por decido 
en kiu vero ŝajnas pruda
Caviano, la 23an de aprilo 2005