Soneto je ĝustaj nocioj
konservativa estas kona 
jam transformita al valoroj 
progresiva - ŝanĝantaj moroj 
por la venonteco impona 

mi ripetas tion multfoje 
ke vivon formas kontraŭstaroj 
simplecoj kaj grandaj altaroj 
flustre aŭ por kontrasto boje 

ne ĉiuj konas la nociojn 
eĉ tiel nomataj ekspertoj 
faras malĝustajn promociojn 

kaj temas ĉiam pri metodo 
ĉu en jam provitaj ofertoj 
aŭ ĉu en malkonata kodo
Bastiono de Silento, la 5an de aprilo 2005