Soneto pri puno por arto
ne provu ion malpermesi 
aŭ kolere ion likvidi 
oni ja povas antaŭvidi 
ke venĝo scipovas agresi 

se io al mi tre malplaĉas 
tiam mi tion ne rigardas 
mi foriras sed ne bombardas 
ne detruas kaj eĉ ne maĉas 

temas pri arto kaj etiko 
ofte alvenas kontraŭstaroj 
de hipokrita politiko 

se oni punigas artistojn 
tuj venas intelektaj baroj 
kiuj kreas novajn insistojn
Zuriko, la 9an de aprilo 2005