Soneto anstataŭ konfeso
certe mi estas katoliko 
ĉar iam mi estis baptita 
aspergita ankaŭ unktita 
mi ĝojas pri tiu indiko 

unu verkisto skribis frazon
dediĉan por mi sur folio 
"amikon de Sinjoro Dio" 
mi estimas lian emfazon 

post la demando "ĉu vi kredas?" 
mi respondas per supra verso 
eviton mi tamen ne cedas 

Dio estas penso tutpova 
kaj ideala universo 
sekreto entute maltrova
Bastiono de Silento, la 13an de majo 2005